Léo Houziaux
Léo Houziaux | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Léo Houziaux |
Dato de naskiĝo | 23-a de marto 1932 |
Naskiĝloko | Rochefort (Belgio) |
Aĝo | 92 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Belgio |
Portalo pri Homoj | |
Léo Houziaux (naskiĝis la 23-an de marto 1932 en Rochefort (Belgio)) estas belga astronomo.
Li ricevis sian licencion pri fiziko en 1955 en la Universitato de Lieĝo, kaj dungiĝis en la Air Research and Development Command de la usona aerarmeo kaj, kiel scienca stipendiulo de NATO, faras restadojn en la Instituto de Astrofiziko de Parizo kaj la Universitato de Padovo, kaj dank'al stipendio de la Kulturaj Interkonsentoj Belglo-Nederlando, en la Observatorio de la Universitato de Leiden en la komenco 1957.
En la fino 1957 li iris en la Universitaton de Kalifornio ĉe Berkeley. Sub la gvidado de Otto Struve li faris esplorojn pri la varmaj steloj, kiuj estas la temo de la disertaĵo per kiu li ricevis sian doktorecon en fiziko de la Universitato de Lieĝo en 1960.
La sama jaro, li ricevis postenon de Carnegie Research Fellow en la Kalifornia Instituto de Teknologio de Pasadena (Kalifornio), kie il laboris per la instrumentoj de la Observatorio de Monto Wilson. Li ankaŭ laboris en la observatorioj de la Monto Palomar kaj de la Universitato Harvard. En 1964 Li laboris pri kosmaj eksperimentoj en la Smithsonian Institution.
De 1966, li kaj liaj kolegoj disvolvis en kunlaboro kun britaj teamoj, tio, kio iĝis la unua eŭropa astrofizika artefarita satelito sub la nomo "TD 1A". Lanĉita en 1972, tio satelito kolektigis granda kvanton da senkomparaj astrofizikaj datumoj pri la ultraviolaj spektro kaj intenseco de pli ol 30 000 steloj dum dujara observo de la ĉielo.
Li frekventadis la Observatorion de Haute-Provence de 1955 kaj konatiĝis de multenombraj sciencesploristoj, notinde Yvette Andrillat (direktorino de la observatorio en 1984) kun kiu li kunverkis kvindekon da publikaĵoj pri planedumaj nebulozoj, simbiozaj steloj kaj novaoj.[1]
La 13-a de novembro 1999 li estis elektita konstanta sekretario de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Belgio, posteno, kiun li tenas de januaro 2000.
Asteroidoj malkovritaj : 3 | |
---|---|
4782 Gembloux | 14-a de oktobro 1980 |
(6946) 1980 RX1 | 15-a de septembro 1980 |
10271 Dymond | 14-a de oktobro 1980 |
Laŭ Minor Planet Center li malkovris 3 asteroidojn[2] ĉiujn en 1980 en kunlaboro kun Henri Debehogne.
La asteroido 24945 Houziaux estis nomita en lia honoro.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Léo Houziaux : Listo de publikaĵoj. Arkivita el la originalo je 2014-01-05. Alirita 2023-12-31.
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser :24945 Houziaux (1997 LH9) (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france angle Léo Houziaux - Biografia notico Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Slipo de Léo Houziaux ĉe IAU